Antaŭparolo
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule
progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia
facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,
-estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita,
neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fun-damento de la lingvo.
Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de
la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios
al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj
personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita
de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu
fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis
tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa,
ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia
ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo
por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo
devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!
Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj
volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam
energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la
komenco de nia morto.
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj
esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel
fundamento de Esperanto:
1.) La 16-regula gramatiko;
2) la « Universala Vortaro »;
3) la « Ekzercaro ».
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto
rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li
neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ
tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj
esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan
fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu
sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de
la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute
difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la
regantoj kaj regatoj kaj en kiujn neniu havas la rajton fari arbitre laŭ
persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon.
Tiel same por ke nia afero bone progresadu,
estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por
li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al
ĉiuj alkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por
ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin vi gvidi, la aŭtoro de Esperanto
decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento
de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li
petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu
ĉi libro.
Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj
nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas
esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas
esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri
verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti
rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas,
korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj -
se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia
afero – povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento, la tri
verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la
legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia tradujo de diversaj vortoj en tiu ĉi
libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj
sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ».
Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto
estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar
se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko
fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ
kune kun siaj eraroj.
La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas
grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj,
oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron
prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko
perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj,
trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon,
ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon.
Al ĉiu, kiu montros al mi
ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile : jes, ĝi
estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento,
en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon. »
La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas
esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne!
Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn
lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj
de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj
estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo.
Sed la « Fundamento de Esperanto » devas
troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento,
por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio
en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi
la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de
Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj
estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto
» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu
gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo
devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas
sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida
kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan
eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstate pliboniĝadi kaj perfektiĝadi;
la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado
fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per
nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura,
senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn
vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa :
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni
povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la
plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn
en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin
uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas
bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj
ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam
poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos
ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos,
ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi
aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos
uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom
elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu
natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj
neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj
samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej
granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko
Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco
de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen
al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko
ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj
kun ĉia « perfektigado » de la lingvo:
a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed
nur en okazoj de efektiva neceseco;
b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas
ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon
por la tuta esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantista
devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti
por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra
institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per
oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la «
Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la
Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan
sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua
internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.
L. ZAMENHOF.
Varsovio, Julio 1905.
De: FUNDAMENTO DE
ESPERANTO