Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj
Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, 10an de decembro 1948
Antaŭkonsideroj
Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj
nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento
de libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj
rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj
ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de
kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta
aspiro de ordinaraj homoj,
Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen
alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj
estu protektataj de la leĝo,
Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la
nacioj,
Pro tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto
reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj
valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj
firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli
granda libereco,
Pro tio, ke la Ŝtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro
kun Unuiĝintaj Nacioj, la antaŭenigon de universala respekto al kaj observado
de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj
estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo,
Tial, nun,
La Ĝenerala Asembleo,
Proklamas tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel
komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu
individuo kaj ĉiu organo de la
socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion,
per instruado kaj edukado strebu al
respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj
liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj
naciaj kaj internaciaj certigu ilian
universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la Ŝtatoj-Membroj
mem, kiel inter la popoloj de teritorioj
sub ilia jurisdikcio.
Artikolo 1
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj
rajtoj. Ili posedas racion kaj
konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Artikolo 2
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas
same por ĉiuj homoj, sen kia ajn
diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj,
naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia
diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia
pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu
apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta
aŭ sub kia ajn alia limigo de la
suvereneco.
Artikolo 3
Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona
sekureco.
Artikolo 4
Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj
sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj
siaj formoj.
Artikolo 5
Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan
traktadon aŭ punon.
Artikolo
6
Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.
Artikolo 7
Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al
egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn
diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo
al tia diskriminacio.
Artikolo 8
Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan
riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la
konstitucio aŭ la leĝoj.
Artikolo 9
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.
Artikolo 10
Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ
sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de
kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.
Artikolo 11
1. Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin
senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li
ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
2. Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago,
kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo,
kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu
estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
Artikolo
12
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian
privatecon, familion, hejmon aŭ
korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi
juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.
Artikolo 13
1. Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la
limoj de kiu ajn ŝtato.
2. Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj
reveni en sian landon.
Artikolo 14
1. Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ
persekuto.
2. Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj
malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al la celoj kaj
principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 15
1. Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
2. Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita
la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
Artikolo 16
1. Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso,
nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj
koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
2. Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la
geedziĝontoj.
3. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la
socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ŝtato.
Artikolo
17
1. Ĉiu rajtas proprieti havaĵon, kaj sola kaj en asociiĝo kun
aliaj.
2. Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Artikolo 18
Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj
religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon,
kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian
religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.
Artikolo 19
Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu
rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la
rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj
senkonsidere pri la landlimoj.
Artikolo 20
1. Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj
asociiĝo.
2. Neniu estu devigita aparteni al asocio.
Artikolo 21
1. Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte
aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
2. Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
3. La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la
registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj
okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ
ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.
Artikolo 22
Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj
povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj
konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj
ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno
kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.
Artikolo 23
1. Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je
justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.
2. Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron
pro egala laboro.
3. Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson,
kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno,
kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
4. Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj
interesoj.
Artikolo 24
Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian
limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
Artikolo 25
1. Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj
bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo
kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en
okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de
la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
2. Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj
helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu saman
socian protekton.
Artikolo 26
1. Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en
la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika
kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale
akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.
2. Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj
plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi
kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj
grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
3. Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la
edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
Artikolo 27
1. Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la
komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
2. Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj
interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj,
kiujn li aŭtoris.
Artikolo 28
Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la
rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene
realigitaj.
Artikolo 29
1. Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la
libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
2. En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita
sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi
adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por
konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
3. Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo
efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 30
Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu
ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi
ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene
difinitaj.