Framasonismo estas tutmonda organizaĵo,
kiu klopodas plibonigi la mondon kaj siaj anoj per toleremo. Ĝi estas malnova
organizo, kiu uzas inicajn ritojn plejparte ellaboritaj inter la 17-a kaj la
19-a jarcentoj, laŭdire el ritoj de mezepokaj gildoj masonistaj.
La vorto venas el la franca franc-maçon kaj
la angla freemason, kiuj signifas "libera masonisto".
Kelkaj framasonaj simboloj kaj juveloj de oficistoj
laŭ angla rito.
Framasonoj kunvenas en framasonaj loĝioj. Ili celas kunhelpon inter siaj membroj
kaj ĝenerale plibonigon de moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Plejparto
de framasonoj agnoskas ekzistadon de unusola dio aŭ "Granda
Arkitekto de la Universo", kreinto de la mondo, tamen ne ĉiuj Loĝiaroj
postulas tian agnoskon de siaj membroj, precipe en Eŭropaj
"sendogmaj" Loĝiaroj. Framasonoj kutime ne apogas specifajn
religiojn, kvankam kelkaj ritoj ricevis tipan kristanan influon (interalie
Sveda Rito kaj Ĝustigita Skota Rito).