martes, 24 de noviembre de 2020

Tago el mia vivo

 


TAGO EL MIA VIVO

Dum nokto: miloj da kandeloj,

Sopiraj sonĝoj… steloj… steloj…

Matene: kuro post Fortuno,

Esperoj novaj – nova suno.

Kaj tage: ŝvito… vana ago;

Trompiĝoj novaj – nova tago.

Jen mortis nova vivespero.

Mi sidas stulte en vespero.

Imre Baranyai


Imre Baranyai:  (1902-1961) estis hungara pentraĵagento, esperantisto de 1925 jaro. Li estis unu el la gvidantoj de la hungara laborista E-movado kaj aŭtoro de lernolibro.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario

Correlativos en Esperanto